Leono estas urbo kun pli ol cent mil loĝantoj kiu troviĝas en nordokcidenta Hispanio. Dum la lastaj jaroj, ĝiaj fervojaj konektoj pliboniĝis konsiderinde danke al la konstruado de la trajna rapidlinio. El la diversaj publikaj transportaj ebloj por atingi Leonon, la trajno estas la plej rekomendinda, tamen busoj ankaŭ ofertas oftajn servojn kaj konektojn al aliaj urboj.

Tre grave: la kongreso de la Hispana Esperanta Federacio en Bilbao finiĝos la 18-an de julio 2026, ĝuste antaŭ la komenco de la SAT-kongreso. Tial, la trajna konekto el Bilbao povus esti utila por tiuj, kiuj partoprenas ambaŭ eventojn.
Plej multaj hispanaj urboj (same kiel Hendaye-Irún ĉe la franca land-limo) estas konektitaj al Leono per trajno (vidu la retejon de la hispanaj fervojoj renfe.com) aŭ per buso (alsa.es). Krome, Flixbus ofertas oftajn noktajn busojn al la proksima urbo Valladolid.
Fine, León havas propran flughavenon, tamen flugoj estas maloftaj. Inter la plej proksimaj flughavenoj kun internaciaj konektoj estas Oviedo, Bilbao kaj Madrid. Tiu ĉi lasta flughaveno (Madrid) havas rektan buskonekton al León.
Por pliaj demandoj, ne hezitu kontakti la organizantan teamon, sendante mesaĝon al Pako Balibrea (fbali@unileon.es).