Kiel atingi Leono-n trajne?

Vojaĝi per trajno ĝis Hispanio signifas elekti sian itineron laŭ la eblaj konektoj, jongli kun pluraj transportkompanioj en Eŭropo kaj Hispanio, dum oni serĉas la plej bonajn tarifojn. Vera sporto! Tamen, la trajno estas la plej ekologia transportilo kompare kun aviadiloj, busoj kaj aŭtoj, kaj ankaŭ pli komforta ol la buso.


Mi ne povas ĉi tie doni ĉiujn eblajn vojitinerarojn ekde via hejmo ĝis Leono. Jen du ekzemploj de itineroj el Francio kun noktaj trajnoj por eviti hotelan nokton dum la vojaĝo, kaj tria per TGV kaj AVE :

 

1. La plej rekta, sen TGV, nur vendrede. Forirante vespere el Parizo Austerlitz , veturu per la nokta trajno ĝis Bajono (daŭro ĉirkaŭ 9 h 30), poste TER-on de Bajono ĝis Hendajo (ĉirkaŭ 40 min), de Hendajo ĝis San-Sebastián la eŭska trajno “Euskotren” (ĉirkaŭ 40 min), de San-Sebastián ĝis Vitoria-Gasteiz interurba IC-trajno (ĉirkaŭ 2h), kaj fine de Vitoria-Gasteiz ĝis Leono trajno Alvia (ĉirkaŭ 3 h 45), por alveni vespere en Leono.


2. Malpli rekta, ĉiutage. Forirante vespere el Parizo Austerlitz, veturu per la nokta trajno ĝis Tuluzo (ĉirkaŭ 8 h 30), poste TGV de Tuluzo ĝis Narbono (ĉirkaŭ 1 h 45), poste AVE de RENFE de Narbono ĝis Madrido Puerta de Atocha (ĉirkaŭ 5 h 30), kaj fine AVE de Madrido Chamartín ĝis Leono (ĉirkaŭ 2 h 20), por alveni vespere en Leono.

3. Aliaj itineroj per TGV aŭ AVE tra Liono, Valenco, Montpeliero ĝis Barcelono. Ĉiutage AVE de RENFE ligas Marsejlon tra Montpeliero al Madrido Puerta de Atocha, poste AVE de Madrido Chamartín ĝis Leono.


La franca kompanio SNCF ne plu vendas trajnbiletojn per interreto aŭ ĉe siaj giĉetoj por aliaj eksterlandaj kompanioj, kaj sekve por la trajnoj AVE, Intercités IC kaj Alvia de la hispana kompanio RENFE. SNCF bedaŭrinde vendas biletojn nur por siaj TGV-trajnoj direkte al Barcelono.


Kiuj tarifoj?


Unua konsilo: komparu la koston de vojaĝo kun kaj sen Interrail-Pass por loĝantoj de Eŭropo, aŭ Eurail-Pass por tiuj ekster Eŭropo, por vidi kiu formulo estas la plej malmultekosta. Se vi decidas vojaĝi sen Interrail-Pass aŭ Eurail-Pass, uzu rezervajn platformojn (Trainline, Omio, Kombo, Rail Europe ktp.) por kompari prezojn, precipe la tarifojn ofertitajn de SNCF kaj RENFE. Vi povas ankaŭ uzi la retejojn de ambaŭ fervojaj kompanioj por fari tiun prezkomparon.


Se vi vojaĝas sen Interrail-Pass aŭ Eurail-Pass, la SNCF-karto Avantage povas ebligi ŝparojn. Ekzistas ankaŭ la jara feri-bileto Billet de congé annuel por laboristoj kaj iliaj infanoj loĝantaj en Francio, kiu donas rajton unufoje jare al 25 % rabato sur la SNCF-reto.


Kaj kiel ĉiam, estas grave rezervi viajn biletojn kiel eble plej frue, ĉar la prezoj tre rapide altiĝas laŭ la postulo.


Aĉeto de biletoj kaj horaroj rete :
SNCF (Francio) : www.sncf-connect.com
RENFE (Hispanio) : www.renfe.com
CP (Portugalio) : www.cp.pt/pt
DB (Germanio) : https://int.bahn.de/
Euskotren (Hendajo – San-Sebastián): www.euskotren.eus
Interrail-Pass : www.interrail.eu/fr
Eurail-Pass : https://www.europe-train-passes.com/
Rezervaj platformoj por kompari prezojn:
www.raileurope.com/
www.thetrainline.com
www.tictactrip.eu
www.kombo.co
www.omio.fr/
www.rail.cc/
www.hourrail.voyage/fr

 

Por mondvojaĝantoj kaj fervoj-ŝatantoj, ĉi tiu retejo donas konsilojn por vojaĝi fervoje tra la mondo (angle): https://www.seat61.com/