Kongresejo

 

Estas plezuro anonci, ke la loko de la kongresejo jam estas konfirmita. La Fondaĵo Sierra Pambley (fama en la urbo pro sia kultura kaj eduka agado) akceptis la proponon iĝi la kongresejo de SAT.

 

 

La konstruaĵo de la Fondaĵo, en kiu okazos la kongreso, estas interesa ankaŭ pro tio, ke ĝi enhavas muzeon kaj bibliotekon. Situanta ĝuste en la urbocentro de Leono, ĉe la katedrala placo, la kongresejo troviĝas nur kvar minutojn piedirante for de la rezidejo. Jen ligilo al ĝia retpaĝo:

 

https://www.sierrapambley.org/fotos-sierra-pambley/