TRE GRAVE:
oni pagas la ekskursojn kontante
je la komenco de la kongreso

Duontaga ekskurso:
Merkredo 22a julio – (10:00, 12 eŭroj). Urba ĉiĉeronado gvidata de volontuloj. Jen la tri ĉefaj vidindaĵoj:
* Sankta Isidoro (panteono)
* Fondaĵo Sierra-Pambley
* Muzeo de Leono

Tuttaga kaj natura ekskurso: Vendredo 24a julio
(kun pikniko, 5 eŭroj)
Itinero:
8:45 – Foriro de la rezidejo
9:30 – Preni FEVE trajnon (montaran) ĝis la vilaĝeto Valdepiélago
10:30 – Komenco de la ekskurso. Promenado tra la flanko de la rivero Kuruenjo (Curueño)
12:30 – Alveno al la vilaĝeto Montuerto
13:00 – Pikniko kaj diversaj aktivaĵoj
14:30 – Reveno al la trajnhaltejo
16:30 – Preni FEVE trajnon ĝis León
18:00 – Alveno al la rezidejo